↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 7

1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en
la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi
tiu generacio. 2 El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj,
virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas
puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon. 3 Ankaŭ el la birdoj de la
ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo
restu sur la tuta tero. 4 Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la
teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de
sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis. 5 Kaj Noa faris
ĉion, kion la Eternulo al li ordonis.

6 Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo
venis sur la teron. 7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia
edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro
la akvo de la diluvo. 8 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj,
kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur
la tero, 9 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj
ino, kiel Dio ordonis al Noa. 10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la
diluva akvo venis sur la teron. 11 En la sescenta jaro de la vivo
de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en
tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la
aperturoj de la ĉielo malfermiĝis. 12 Kaj estis pluvo sur la tero
dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. 13 Ĝuste en tiu tago eniris
en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj
la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
14 ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj
specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj
specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj
flugilhavantoj. 15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu
karno, kiu havas en si spiriton de vivo. 16 Kaj la venintoj,
virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio;
kaj la Eternulo fermis post ili. 17 Kaj estis diluvo dum kvardek
tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj
ĝi estis alte super la tero. 18 Kaj la akvo fortiĝis sur la tero,
kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo. 19 Kaj la akvo
treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj
altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo. 20 Dek kvin ulnojn pli
alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. 21 Kaj pereis ĉiu
karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la
bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj
homoj. 22 Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio
estis sur la seka tero, mortis. 23 Kaj ekstermiĝis ĉiuj
ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj
rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero;
kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 24 Kaj la
akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.

Sekva Ĉapitro →