↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 27

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin
ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj
ĝia alto estu tri ulnoj. 2 Kaj faru ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar
anguloj; el ĝi elstaru ĝiaj kornoj; kaj tegu ĝin per kupro. 3 Kaj
faru por ĝi potojn por ĝia cindro kaj ŝovelilojn kaj kalikojn kaj
forkojn kaj karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn faru el kupro. 4 Kaj
faru por ĝi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto
kvar kuprajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj. 5 Kaj metu ĝin sub la
kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu ĝis la
mezo de la altaro. 6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el
akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro. 7 Kaj metu ĝiajn stangojn
en ringojn, tiel, ke la stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la
altaro, kiam oni ĝin portos. 8 Interne malplena faru ĝin el
tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

9 Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu
kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la
longon de cent ulnoj; 10 kaj ĝiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek
bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj
estu el arĝento. 11 Tiel same ankaŭ sur la norda flanko laŭlonge
estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek
kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj
kaj iliaj ligiloj estu el arĝento. 12 Sed laŭlarĝe de la korto,
sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de
kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj. 13 Kaj
laŭlarĝe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj,
havantaj la longon de kvindek ulnoj. 14 Kaj kurtenoj, havantaj la
longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaŭ tri kolonoj,
kaj por ili tri bazoj. 15 Kaj por la dua latero estu kurtenoj,
havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaŭ tri kolonoj, kaj por
ili tri bazoj. 16 Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko,
havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj ruĝa
teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; kvar kolonoj, kaj
por ili kvar bazoj. 17 Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn
el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro. 18 La longo
de la korto estu cent ulnoj, la larĝo ĉie kvindek, kaj la alto
kvin ulnoj; ĉio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu
el kupro. 19 Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj
ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro.

20 Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon
olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.
21 En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas
antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis
mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj
de la Izraelidoj.

Sekva Ĉapitro →