↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 32

1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la
monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu,
faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro,
kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis
kun li. 2 Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn,
kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de
viaj filinoj, kaj alportu al mi. 3 Kaj la tuta popolo elprenis la
orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al
Aaron. 4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per
ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas
viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. 5
Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron
proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo. 6 Kaj ili
leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj
alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki,
kaj ili leviĝis, por ludi.

7 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar
malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta. 8
Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili
faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis
al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj
elirigis vin el la lando Egipta. 9 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka. 10
Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin
ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo. 11 Sed Moseo ekpetegis
la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via
kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el
la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano? 12 Por kio
la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin
en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian
flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo. 13
Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al
kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian
semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri
kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin
eterne. 14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li
diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

15 Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du
tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis
skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis
skribite sur ili. 16 Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la
skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj. 17 Kaj
Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al
Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro. 18 Sed tiu diris: Tio
ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de
kantantoj mi aŭdas. 19 Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj
ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de
Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis
ilin sub la monto. 20 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris,
kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj
disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj. 21 Kaj
Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi
venigis sur ĝin grandan pekon? 22 Kaj Aaron diris: Ne ekflamu la
kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al
malbono; 23 ili diris al mi: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ
ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando
Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li. 24 Kaj mi diris al ili:
Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi
ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido. 25 Ĉar Moseo
vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron
sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj, 26 tial Moseo
stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas
partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li
ĉiuj idoj de Levi. 27 Kaj li diris al ili: Tiel diris la
Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian
femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la
tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian
proksimulon. 28 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj
estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj.
29 Kaj Moseo diris: Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur
sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno.
30 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per
granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros
pardonon por via peko. 31 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj
diris: Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si
orajn diojn; 32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam
volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis. 33 Sed la
Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi
elstrekos el Mia libro. 34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien,
kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago
de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon. 35 Kaj la
Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun
faris Aaron.

Sekva Ĉapitro →