↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Levidoj

Ĉapitro 24

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la
Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan,
por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam. 3 Ekster la kurteno de
la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron ĝin ĉiam aranĝadu de
vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo; tio estu eterna leĝo en
viaj generacioj. 4 Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la
lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.

5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du
dekonoj de efo estu ĉiu pano; 6 kaj aranĝu ilin en du vicoj, po
ses en vico, sur la pure ora tablo antaŭ la Eternulo. 7 Kaj metu
sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano
memorofero, fajrofero al la Eternulo. 8 En ĉiu tago sabata oni
ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu
eterna interligo. 9 Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj
ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li
el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.

10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta
inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino
ekkverelis kun Izraelido; 11 kaj la filo de la Izraelidino
insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al
Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el
la tribo de Dan. 12 Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni
ricevos precizan decidon de la Eternulo.

13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14 Elirigu la
blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn
manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per
ŝtonoj. 15 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos
sian Dion, portos sian pekon. 16 Kiu insultas la nomon de la
Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta
komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de
la Eternulo, estu mortigita. 17 Se iu mortigos iun homon, oni lin
mortigu. 18 Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro
besto. 19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li
tiel, kiel li faris: 20 rompon pro rompo, okulon pro okulo,
denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru
al li. 21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis
homon, estu mortigita. 22 La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por
fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 23
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la
blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj
la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Sekva Ĉapitro →