↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 10

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru al vi du
arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por
kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj. 3
Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta
komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. 4 Kaj se oni
trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la
milestroj de Izrael. 5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam
elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente. 6 Kaj kiam vi
trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj
staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi. 7
Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple,
sed ne tambursone. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu
per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.
9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu
premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi
estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos
helpitaj kontraŭ viaj malamikoj. 10 Kaj en la tago de via ĝojo
kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per
trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos
memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la
monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto. 12 Kaj
elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj
la nubo haltis en la dezerto Paran. 13 Kaj ili elmoviĝis la unuan
fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo. 14 Kaj unue
elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj
taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.
15 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis
Netanel, filo de Cuar. 16 Kaj super la taĉmento de la tribo de la
Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon. 17 Kaj oni dismetis la
tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de
Merari, portantaj la tabernaklon. 18 Kaj elmoviĝis la standardo
de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia
taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur. 19 Kaj super la taĉmento
de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
20 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf,
filo de Deuel. 21 Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la
sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno. 22
Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ
iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de
Amihud. 23 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj
estis Gamliel, filo de Pedacur. 24 Kaj super la taĉmento de la
tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni. 25 Kaj
elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de
ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis
Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. 26 Kaj super la taĉmento de la tribo
de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran. 27 Kaj super la
taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.
28 Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj
ili elmoviĝis.

29 Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la
bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo
diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon,
ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael. 30 Sed tiu diris al li:
Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros. 31 Kaj
li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi
tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj; 32 se vi
iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni
faros al vi.

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri
tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili
la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo. 34 Kaj la
nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el
la tendaro.

35 Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu,
ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj
malamantoj for de Via vizaĝo. 36 Kaj kiam ĝi haltis, li diradis:
Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

Sekva Ĉapitro →