↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 17

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj
iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia
bastono. 3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi;
ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo. 4 Kaj
kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto,
kie Mi aperas al vi. 5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono
ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la
Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi. 6 Kaj Moseo parolis al
la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono
de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono
de Aaron estis inter iliaj bastonoj. 7 Kaj Moseo kuŝigis la
bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto. 8 Kaj en
la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen
ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis
burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn. 9 Kaj Moseo
elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj;
kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon. 10 Kaj la Eternulo
diris al Moseo: Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de
atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la
ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke
ili ne mortu. 11 Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis
al li, tiel li faris.

12 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni
ĉiuj pereas; 13 ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la
Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?

Sekva Ĉapitro →