↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Rut

Ĉapitro 3

1 Naomi, ŝia bopatrino, diris al ŝi: Mia bofilino, mia celo
estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie pliboniĝos via stato. 2
Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis,
ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo; 3 lavu do vin
kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en
la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi
kaj trinki; 4 kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li
kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu;
kaj li diros al vi, kion vi devos fari. 5 Rut respondis al ŝi:
Kion vi diras al mi, tion mi faros. 
6 Kaj ŝi iris en la draŝejon,
kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi. 7 Kiam Boaz
estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi
malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la
piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis. 8 En la noktomezo la viro
ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj
piedoj. 9 Li demandis: Kiu vi estas? Kaj ŝi respondis: Mi estas
Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon,
ĉar vi estas savanto. 10 Kaj li diris: Estu benata de la
Eternulo, mia filino; via lasta piaĵo estas pli granda, ol la
unua, ĉar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj,
ĉu riĉaj. 
11 Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion,
kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia
popolo, ke vi estas bravulino. 12 Kaj nun, kvankam vere mi estas
parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. 13 Restu ĉi
tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco
perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin
elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kuŝu ĝis
la tagiĝo. 14 Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi
leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris: Mi
ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo. 15
Kaj li diris: Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu
ĝin. Ŝi ĝin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da
hordeo kaj metis ĝin sur ŝin, kaj ŝi iris en la urbon. 
16 Kiam ŝi
alvenis al sia bopatrino, ĉi tiu demandis: Kiel la afero iras ĉe
vi, mia filino? Kaj ŝi rakontis al ŝi ĉion, kion la viro faris al
ŝi. 17 Kaj ŝi diris plue: La ses mezurilojn da hordeo li ankaŭ
donis al mi; ĉar li diris al mi: Ne revenu malplena al via
bopatrino. 18 Kaj ĉi tiu diris: Restu, mia filino, ĝis vi
sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la
afero estos finita hodiaŭ.

Sekva Ĉapitro →