↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 12

1 Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis
ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la
herooj, helpantoj en la milito; 2 armitaj per pafarko,
povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra
mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj: 3
la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel
kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano, 4
Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia,
Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano, 5 Eluzaj, Jerimot,
Bealja, Ŝemarja, kaj Ŝefatja, la Ĥarufano, 6 Elkana, Jiŝija,
Azarel, Joezer, kaj Jaŝobeam, la Koraĥidoj, 7 Joela kaj Zebadja,
filoj de Jeroĥam, el Gedor. 8 El la Gadidoj apartiĝis al David en
la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj
batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel
vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la
montoj: 9 Ezer estis la ĉefo, Obadja la dua, Eliab la tria, 10
Miŝmana la kvara, Jeremia la kvina, 11 Ataj la sesa, Eliel la
sepa, 12 Joĥanan la oka, Elzabad la naŭa, 13 Jeremia la deka,
Maĥbanaj la dek-unua. 14 Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la
militistaro: la plej malgranda estis super cent, kaj la plej
granda super mil. 15 Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en
la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili
dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten. 16
Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la
fortikigitan lokon al David. 17 Kaj David eliris renkonte al ili,
kaj ekparolis kaj diris al ili: Se vi venis al mi kun paco, por
helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min
al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu
tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu. 18 Kaj spirito venis sur
Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David,
kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al
viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis
kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj. 19 Ankaŭ el la Manaseidoj
oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ
Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la
Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia
sinjoro Saul. 20 Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la
Manaseidoj: Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj
Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj. 21 Kaj ili helpis al David
kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis
estroj en militistaro. 22 Ĉiutage oni venis pli al David, por
helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio.

23 Jen estas la nombro de la ĉefaj armitaj militistoj, kiuj venis
al David en Ĥebronon, por transdoni al li la regnon de Saul,
konforme al la vorto de la Eternulo: 24 da Jehudaidoj, portantaj
ŝildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la
militistaro; 25 el la Simeonidoj, batalkapablaj por la
militistaro, estis sep mil cent; 26 el la Levidoj estis kvar mil
sescent; 27 kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil
sepcent; 28 kaj Cadok, kuraĝa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du
estroj; 29 el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; ĝis
tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul; 30 el
la Efraimidoj dudek mil okcent kuraĝaj militistoj, viroj famaj en
siaj patrodomoj; 31 el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj
estis vokitaj laŭnome, por iri reĝigi Davidon; 32 el la
Isaĥaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion
Izrael devas fari, estis ducent ĉefoj, kaj ĉiuj iliaj fratoj agis
laŭ iliaj vortoj; 33 el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj
irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por
enviciĝi en konkordo; 34 el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj
kun ili tridek sep mil kun ŝildoj kaj lancoj; 35 el la Danidoj,
armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent; 36 el la
Aŝeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil; 37 de
trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de
Manase, kun ĉiaj militaj bataliloj, cent dudek mil. 38 Ĉiuj tiuj
militistoj, prezentantaj aranĝitajn vicojn, venis plenkore en
Ĥebronon, por fari Davidon reĝo super la tuta Izrael; ankaŭ ĉiuj
ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por reĝigi Davidon. 39 Kaj
ili restis tie kun David dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis; ĉar
iliaj fratoj pretigis por ili; 40 ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime
de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur
azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn
figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda
kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.

Sekva Ĉapitro →