↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 25

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de
Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj,
psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2
el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de
Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo. 3 De Jedutun,
la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja,
ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur
harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de
Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani,
Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj
Maĥaziot. 5 Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo
koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al
Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 Ĉiuj ĉi tiuj estis sub
la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la
Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en
la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj
Heman. 7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti
antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. 8
Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel
la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. 9 La unua loto
eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj
kaj siaj filoj estis dek du; 10 la tria por Zakur; liaj filoj kaj
fratoj estis dek du; 11 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj
estis dek du; 12 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj
estis dek du; 13 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis
dek du; 14 la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek
du; 15 la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16
la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17 la
deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18 la dek-
unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19 la dek-
dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20 la dek-
tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21 la dek-
kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22 la dek-
kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23 la dek-
sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24 la dek-
sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25 la
dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26 la
dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27 la
dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28 la
dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29 la
dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30 la
dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31
la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek
du.

Sekva Ĉapitro →