↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 9

1 Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis,
por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda
akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro,
kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis
kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro. 2 Kaj Salomono solvis
al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne
scius kaj kion li ne solvus al ŝi. 3 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis
la saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis, 4 kaj la
manĝaĵon de lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la
oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinverŝistojn
kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de
la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita. 5 Kaj ŝi diris al la reĝo:
Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj
pri via saĝeco; 6 mi ne kredis iliajn vortojn, ĝis mi venis kaj
ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al
mi eĉ duonon de via granda saĝeco: vi superas la famon, kiun mi
aŭdis. 7 Feliĉaj estas viaj homoj, kaj feliĉaj estas viaj
servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon. 8
Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin
sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de
via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris
vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco. 9 Kaj
ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da
aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj
al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono. 10
Kaj la servantoj de Ĥiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj
venigis oron el Ofir, venigis ankaŭ santalan lignon kaj
multekostajn ŝtonojn. 11 Kaj el la santala ligno la reĝo faris
ŝtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ
harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antaŭe oni vidis
ion similan en la Juda lando. 12 Kaj la reĝo Salomono donis al la
reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio,
kion ŝi alportis al la reĝo. Kaj ŝi foriris returne en sian
landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.

13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu
jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro; 14 krom tio la
disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de
Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj
arĝenton. 15 Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn
el forĝita oro (sescent sikloj da forĝita oro estis uzitaj por
ĉiu ŝildo), 16 kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro
(tricent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj), kaj
la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. 17 Kaj la reĝo
faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro. 18 Kaj
ses ŝtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon,
alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la
sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj. 19 Kaj
ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke;
io simila ne ekzistis en iu regno. 20 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la
reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona
arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono
estis rigardata kiel senvalora. 21 Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj
iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri
jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton,
eburon, simiojn, kaj pavojn. 22 Tiel la reĝo Salomono superis
ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco. 23 Kaj ĉiuj reĝoj
de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio
enmetis en lian koron. 24 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon:
vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn,
ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare. 25 Kaj Salomono havis kvar mil
ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis
ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 26 Li
regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis
la limo de Egiptujo. 27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento
en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel
granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 Ĉevalojn oni
venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj.

29 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta,
estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la
profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la
viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat. 30 Kaj Salomono reĝis en
Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn. 31 Kaj Salomono
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia
patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

Sekva Ĉapitro →