↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 12

Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.

1    Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
     Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
2    Malveron ili parolas unuj al aliaj,
     Vortojn flatajn el koro hipokrita.
3    La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
     Kaj langon fanfaronantan,
4    Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
     Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5    Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
     Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
     Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
6    La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
     Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
7    Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
     Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
8    Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
     Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

Sekva Ĉapitro →