↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 137

1    Apud la riveroj de Babel
     Ni sidis kaj ploris,
     Rememorante Cionon.
2    Sur la salikoj tie
     Ni pendigis niajn harpojn.
3    Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
     Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
     Kantu al ni el la kantoj de Cion.
4    Kiel ni kantos sur fremda tero
     La kanton de la Eternulo?
5    Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
     Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
6    Algluiĝu mia lango al mia palato,
     Se mi vin ne memoros,
     Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
7    Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom
     La tagon de Jerusalem, kiam ili diris:
     Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
8    Ho ruinigema filino de Babel!
     Bone estos al tiu,
     Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
9    Bone estos al tiu,
     Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

Sekva Ĉapitro →