↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 10

1 Aŭskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de
Izrael! 2 Tiele diras la Eternulo: Ne lernu la konduton de la
nacioj, kaj ne timu la signojn de la ĉielo, kiel la nacioj ilin
timas. 3 Ĉar la aranĝoj de la nacioj estas vantaĵo: ili dehakas
arbon en la arbaro, kaj ĉarpentisto prilaboras ĝin per hakilo; 4
ili ornamas ĝin per arĝento kaj oro, fortikigas per najloj kaj
marteloj, por ke ĝi ne disfalu. 5 Ili estas kiel kolono
ĉirkaŭforĝita; ili ne parolas, oni portas ilin, ĉar ili ne povas
iri. Ne timu ilin, ĉar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili
ne povas fari bonon. 6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas
neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco. 7
Kiu povas ne timi Vin, ho Reĝo de la popoloj? al Vi tio decas,
ĉar inter ĉiuj saĝuloj de la nacioj kaj en ĉiuj iliaj regnoj
ekzistas neniu simila al Vi. 8 Ĉiuj ili malsaĝiĝis kaj idiotiĝis,
ĉar ligno donas ja nur vantaĵan instruon. 9 Foliigita arĝento
estas venigita el Taŝiŝ kaj oro el Ufaz, laboritaĵo de artisto
kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura ŝtofo estas ilia
vesto, ĉio estas faritaĵo de lertuloj. 10 Sed la Eternulo estas
Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero
tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

11 Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron,
pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo.

12 Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia
saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon. 13 Kiam Li
eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li
levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn
inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14
Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu
fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne
havas en si spiriton. 15 Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam
ili estos vizititaj, ili pereos. 16 Ne simila al ili estas Tiu,
kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael
estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

17 Forprenu de la tero vian komercaĵon, vi, kiu loĝas en
fortikaĵo; 18 ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi ĉi tiun fojon
elĵetos la loĝantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili
sentos kaj diros: 19 Ho ve al mi en mia malfeliĉo! neresanigebla
estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi
devas elporti. 20 Mia tendo estas ruinigita, kaj ĉiuj miaj ŝnuroj
estas disŝiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas
jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn
kurtenojn. 21 Ĉar la paŝtistoj malsaĝiĝis kaj ne serĉis la
Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta paŝtataro
estas dispelita. 22 Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda
lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj. 23
Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laŭ lia volo,
ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn. 24 Punu min,
ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro
dispremu. 25 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne
konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; ĉar ili
formanĝis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis
lian loĝejon.

Sekva Ĉapitro →