↑ Enhavo

Jeĥezkel

Ĉapitro 1

1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam
mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis
la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 2 En la kvina tago de
tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la
reĝo Jehojaĥin, 3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro
Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar,
kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. 4 Kaj mi vidis, jen
malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta
fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de
la fajro, iris tre hela lumo. 5 El la mezo vidiĝis bildo de kvar
kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. 6 Kaj ĉiu
havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. 7 Iliaj
piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis
kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. 8 Kaj
homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj
kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. 9 Iliaj flugiloj
estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne
deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. 10 La
aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo
leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la
maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj
kvar. 11 Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu
el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.
12 Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la
spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. 13 La
aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj
brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj
kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis
fulmoj. 14 Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj. 15
Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la
kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj. 16 La aspekto
de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso,
ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco
estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia. 
17 Irante, ili
sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la
irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj
de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe. 19 Kaj kiam la
kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj
leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj. 20 Kien la spirito
instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin
iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la
kreitaĵoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis;
kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero,
la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis
en la radoj. 22 Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al
firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj
supre. 23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte
unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj. 24
Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda
akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de
tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. 25 Kiam
aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj,
ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26 Supre de la
firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta
kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la
trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. 27 Kaj mi vidis
kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la
bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj
malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li. 28
Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la
tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio
estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion
vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.

Sekva Ĉapitro →