↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 27

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Vi, ho filo
de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro; 3 kaj diru al Tiro,
kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la
popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco! 4 En la koro de
la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte
bela. 5 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn
tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.
6 El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili
faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj. 7 El
delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis
ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de
Eliŝa estis viaj kovrotukoj. 8 La loĝantoj de Cidon kaj Arvad
estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho
Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj. 9 La plejaĝuloj de Gebal
kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la
maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado.
10 Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj
militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis
via beleco. 11 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur
viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn
ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili
perfektigis vian belecon. 12 Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da
diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi
alportadis al via komercejo. 13 Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis
kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj
kuprajn vazojn. 14 El Togarma oni alportadis al via komercejo
ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn. 15 La filoj de Dedan
komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon
kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke. 16 Sirio prenadis de vi
komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj
broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili
alportadis al via komercejo. 17 Judujo kaj la lando de Izrael
komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi
tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon. 18
Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj
multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan
lanon. 19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo
ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 
20 Dedan komercis kun vi
per belaj vestoj por rajdado. 21 Arabujo kaj ĉiuj princoj de
Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj
kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj. 22 La komercistoj el Ŝeba kaj
Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn
multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
23 Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj
Kilmad komercis kun vi; 24 ili komercis kun vi per belegaj
ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj
ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj. 25 Ŝipoj el
Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa
kaj honorata sur la maro. 26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin
viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
27 Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj
viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via
komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta
homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la
tago de via pereo. 28 De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj
ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj. 29 Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros
ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la
tero, 30 kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj
metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31 kaj ili
faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj
ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron. 32 Kaj en sia
ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam
fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33 Kiam viaj
komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn;
per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la
reĝojn de la tero. 34 Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en
la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta
homomulto. 35 Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri
vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo. 36
La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis,
kaj neniam plu ekzistos.

Sekva Ĉapitro →