↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 29

1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, turnu vian vizaĝon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj
profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo. 3 Parolu, kaj diru:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho
Faraono, reĝo de Egiptujo, granda drako, kiu kuŝas meze de siaj
riveroj, kaj diras: La rivero estas mia, kaj mi faris ĝin por mi.
4 Mi metos hokojn en vian buŝon, Mi alkroĉos la fiŝojn de viaj
riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune
kun ĉiuj fiŝoj de viaj riveroj, kiuj estas alkroĉitaj al via
skvamaro. 5 Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de
viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne
enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo
Mi transdonos vin kiel manĝaĵon. 6 Kaj ekscios ĉiuj loĝantoj de
Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana
apogo por la domo de Izrael: 7 kiam ili kaptis vin per la mano,
vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili
apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutajn
lumbojn. 8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
venigos sur vin glavon kaj ekstermos ĉe vi la homojn kaj la
brutojn. 9 Kaj la lando Egipta fariĝos dezerto kaj ruinoj; kaj
oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris: La
rivero estas mia, kaj mi ĝin faris. 10 Tial jen Mi iras kontraŭ
vin kaj kontraŭ viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta
ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol ĝis Sevene, ĝis la limo de
Etiopujo. 11 Ne trairos ĝin piedo de homo, nek piedo de bruto
trairos ĝin, kaj ĝi ne estos loĝata dum kvardek jaroj. 12 Kaj Mi
faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj,
kaj ĝiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum
kvardek jaroj; kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la popolojn kaj
dispelos ilin en diversajn landojn. 13 Ĉar tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la
Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disĵetitaj; 14 kaj
Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la
landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos
humila regno. 15 Ĝi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj ĝi ne
plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros ĝin malgranda, por
ke ĝi ne regu super la nacioj. 16 Kaj ĝi ne plu estos por la domo
de Izrael fidataĵo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili
sin turnadis al ĝi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la
Eternulo.

17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de
la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo
de homo! Nebukadnecar, reĝo de Babel, ŝarĝis sian militistaron
per granda laboro kontraŭ Tiro, tiel, ke ĉiuj kapoj senhariĝis
kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis; kaj tamen nek li nek lia militistaro
ricevis rekompencon antaŭ Tiro pro la laboro, kiun li faris antaŭ
ĝi. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi donos al
Nebukadnecar, reĝo de Babel, la landon Egiptan, por ke li
forportu ĝiajn riĉaĵojn kaj faru en ĝi rabadon kaj diskapton; kaj
tio estos rekompenco por lia militistaro. 20 Rekompence pro la
laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; ĉar ili
laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj
al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios,
ke Mi estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →