↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Daniel

Ĉapitro 12

1 En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu
defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia
ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo;
sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos
enskribitaj en la libro. 2 Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la
tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro
kaj honto. 3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la
ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj
eterne. 
4 Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron
ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.

5 Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur
unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
6 Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la
akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindaĵoj? 7 Kaj mi
aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo
de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran
manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio
estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj
kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos
ĉio ĉi tio. 8 Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia
sinjoro, kio estos post tio? 
9 Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar
tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo. 
10 Multaj estos
purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros
malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj
komprenos. 11 Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj
kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj. 12
Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil
tricent tridek kvin tagoj! 13 Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la
fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la
tempoj.