↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ĥabakuk

Ĉapitro 2

1 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo,
mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas
respondi al la riproĉo kontraŭ mi. 2 Kaj la Eternulo ekparolis al
mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la
tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi. 3 Ĉar la vizio
koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne
mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre
plenumiĝos, ne estos fordecidita. 4 Vidu, kiu estas malhumila,
ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia
fideleco. 5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li
larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas
nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si
ĉiujn popolojn. 6 Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj
mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si
fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de
ŝuldoj! 7 Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj
puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo. 8 Ĉar vi prirabis multe
da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la
sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de
ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por
aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de
malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante
multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La ŝtonoj el la
muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.

12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas
fortikaĵon per maljusteco! 13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot,
ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin
vane. 14 Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la
Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian
koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! 16 Vi satiĝis
per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin
per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la
Eternulo, kaj neniigo de via gloro. 17 Ĉar via perforteco sur
Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata
pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo,
kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

18 Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la
fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian
propran faritaĵon, farante mutajn idolojn? 19 Ve al tiu, kiu
diras al ligno: Leviĝu, kaj al muta ŝtono: Vekiĝu! Ĉu ĝi povas
instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si
nenian spiriton. 20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo;
la tuta tero silentu antaŭ Li!

Sekva Ĉapitro →