↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 9

1 Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian
propran urbon. 2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan
sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:
Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3 Kaj jen iuj el la
skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas. 4 Kaj Jesuo, eksciante
iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5
Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ
diri: Leviĝu kaj piediru? 6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de
homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn--tiam li diris
al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. 8 Kaj vidinte tion, la
homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al
homoj.

9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo,
sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li
stariĝis, kaj sekvis lin.

10 Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj
kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.
11 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial
via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? 12 Kaj aŭdinte
tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la
malsanuloj. 13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi
deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne
justulojn, sed pekulojn.

14 Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni
kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas? 15 Kaj
Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum
la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos
prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. 16 Kaj neniu alkudras
flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo
forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. 17 Ankaŭ
oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la
felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos;
sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ
konserviĝas.

18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte,
adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj
metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos. 19 Kaj Jesuo leviĝis, kaj
sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj. 20 Kaj jen virino, kiu jam
dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la
randon de lia mantelo; 21 ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos
lian mantelon, mi estos sanigita. 22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj
vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en
tiu sama horo la virino resaniĝis. 23 Kaj Jesuo, veninte en la
domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason
bruantajn, 24 diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed
dormas. Kaj ili mokridis lin. 25 Sed kiam la homamaso estis
elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto
leviĝis. 26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin,
kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David. 28 Kaj kiam
li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris
al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li:
Jes, Sinjoro. 29 Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al
vi laŭ via fido. 30 Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo
severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu. 31 Sed
elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

32 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan
demonhavanton. 33 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo
parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas
vidita en Izrael. 34 Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la
demonoj li elpelas demonojn.

35 Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en
iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj
sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. 36 Kaj vidante la
homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj
kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. 37 Tiam li diris
al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj
estas malmultaj. 38 Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li
sendu laborantojn en Sian rikolton.

Sekva Ĉapitro →