↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 18

1 En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas
la plej granda en la regno de la ĉielo? 2 Kaj alvokinte al si
infanon, li starigis ĝin meze de ili, 3 kaj diris: Vere mi diras
al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel
eniros en la regnon de la ĉielo. 4 Kiu do humiligos sin, kiel ĉi
tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. 5
Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;
6 sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al
mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita
ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de
la maro. 7 Ve al la mondo pro faliloj! ĉar estas necese, ke venu
faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! 8 Kaj se
via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin
de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere
ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan
fajron. 9 Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu
ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol,
havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. 10 Gardu
vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al
vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia
Patro, kiu estas en la ĉielo. 11 Ĉar la Filo de homo venis, por
savi tion, kio estis perdita. 12 Kiel vi pensas? Se viro havas
cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek
naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? 13
Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte
ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. 14 Tiel
same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu
el ĉi tiuj malgranduloj pereu.

15 Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la
kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian
fraton. 16 Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi,
por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu
konfirmita. 17 Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al
la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu
por vi kiel fremdulo kaj impostisto. 18 Vere mi diras al vi, ke
ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj
ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
19 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero
pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu
estas en la ĉielo. 20 Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie
mi estas meze de ili.

21 Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki
mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? 22 Jesuo
diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis
sepdekoble sep fojoj. 23 Tial la regno de la ĉielo similas al
reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. 24 Kaj kiam li
komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis
ŝuldanto por dek mil talantoj. 25 Sed ĉar li ne havis, per kio
pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj
liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. 26 Tiam
la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro,
paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. 27 Kaj la sinjoro de
tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la
ŝuldon. 28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu
ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin,
dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. 29 Kaj falinte antaŭ li, la
kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos
al vi. 30 Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en
malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. 31 Tiam liaj
kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj
veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. 32 Tiam lia
sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis
al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; 33 ĉu vi ankaŭ ne
devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? 34 Kaj lia
sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li
pagos ĉion al li ŝuldatan. 35 Tiel same mia ĉiela Patro faros al
vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.

Sekva Ĉapitro →