↑ Enhavo

Tito

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la
fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu
estas laŭ pieco, 2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga
Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, 3 sed ĝustatempe Li
elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita
konforme al la ordono de Dio, nia Savanto; 4 al Tito, mia vera
filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de
Kristo Jesuo, nia Savanto.

5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn
mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis
al vi; 6 se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies
infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek
ribelemaj. 7 Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel
administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne
malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; 8 sed gastama,
bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta, 9 tenanta la fidelan
vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la
sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.

10 Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj
trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, 11 kies buŝoj devas
esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj
nekonvenaĵojn por malhonora gajno. 12 Unu el ili, profeto
samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj
bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. 13 Tiu atesto estas vera. Tial
akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido, 14 ne
atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj
deturnas sin de la vero. 15 Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe
la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj
ilia konscienco estas malpurigitaj. 16 Ili pretendas koni Dion;
sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj
malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.

Sekva Ĉapitro →