↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 5

1 Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas
difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj
donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2 povante indulgi tiujn, kiuj
estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de
malforteco; 3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel
ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj. 4 Kaj neniu alprenas al si
tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron. 5 Tiel
ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin
honoris Tiu, kiu diris al li:

     Vi estas Mia Filo,
     Hodiaŭ Mi vin naskis;

6 kiel ankaŭ aliloke Li diris:

     Vi estas pastro por ĉiam,
     Laŭ la maniero de Melkicedek.

7 En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta
kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj
aŭdite pro sia pia timo, 8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen
lernis obeon per tio, kion li suferis; 9 kaj perfektigite, li
fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; 10 nomite
de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.

11 Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile
klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado. 12 Ĉar kvankam vi
jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al
vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj
vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo. 13 Ĉar
ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de
justeco; ĉar li estas infaneto. 14 Sed solida nutraĵo estas por
la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por
distingi inter bono kaj malbono.

Sekva Ĉapitro →