↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 13

1 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li
fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis. 2 Nun ili ankoraŭ pli pekas;
ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia
kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas
pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn. 3
Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue
malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la
draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo. 4 Sed Mi, la Eternulo,
estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi
ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi. 5 Mi konis
vin en la dezerto, en la lando de sekeco. 6 Kiam ili havis
paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia
koro, kaj tial ili forgesis Min. 7 Tial Mi estos por ili kiel
leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo. 8 Mi atakos ilin,
kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan
koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin
disŝiros. 9 Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en
Mi. 10 Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie
estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj
estrojn? 
11 Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos
lin en Mia indigno. 12 Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim,
lia peko estas konservita. 13 Doloroj de naskantino atakos lin.
Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de
naskiĝantaj infanoj. 14 El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi
liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via
pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ
Miaj okuloj. 15 Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj,
venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la
dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo;
kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj. 16 Samario
suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos;
iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj
estos dishakitaj.

Sekva Ĉapitro →