↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 14

1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro
viaj malbonagoj. 2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la
Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon;
anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn. 3 Asirio ne savos
nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la
faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton. 4 Mi
sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia
kolero koncerne ilin. 5 Mi estos por Izrael kiel roso; li
ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon. 6
Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li
bonodoros kiel Lebanon. 7 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro;
ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos
fama, kiel la vino de Lebanon. 8 Ho Efraim, per kio interesas Min
plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel
verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn. 9 Kiu estas saĝa,
tiu komprenu ĉi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu ĉi tion; ĉar
ĝustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj
malpiuloj falas sur ili.